Lasta Gxisdatigo 08/ 11/ 2005
Rimarku ke la konusa sekcio povas esti elipso kun duonakso a kaj duonakso b, aux povas esti cirkonferenco kiam a kaj b estas egalaj. En la figuro de la pagxo la origina konusa sekcio estas desegnita kun blua koloro kun la valoroj de a kaj b laux eksplikita supre. Krom la parametroj a kaj b de la origina elipso oni anoncas ankaux en la sama koloro la koordinatojn cx kaj cj de la centro de la elipso aux de la cirkonferenco kaj la valoro de la angulo beta de rotacio de la kurbo en gradoj, kalkulita el la ekstremajxo pozitiva de la kartezia referancajxo x en horara direkto. Oni funkciigas la simetrioperaciojn per klako sur la koncernaj butonoj dekstre de la figuro, priskribitaj en la tabelo 1. La sama sekvenco kaj orientado de la operatoroj oni uzis studante triangulojn kaj rektojn.
Tabelo 1. Simboloj por la butonoj kaj priskribo.
Simbolo | Priskribo |
m | refleksiplano perpendikulara al x |
m | refleksiplano perpendikulara al y |
2 | binara akso |
3 | ternara akso |
4 | kvaternara akso |
6 | sesobla akso |
2m | binara akso enhavita
en
refleksia plano m |
A | renovigas la konusan sekcion |
A La simbolo 2m difinas unu el la 32 kristalaj klasoj (aux punktaj grupoj) ekzistantaj en kristalografio. Vidu la koordinatojn de la tajpsigno en la malsupra rando de la navigilo por rekoni interesajn punktojn. La elektronoj de atomoj povas esti en regionoj cirklaj aux elipsaj laux la malnova teorio de Niels Bohr (i885-1962) kaj Arnold Sommerfeld (1868-1951).
Ekzercoj
1)Kalkulu la areon de la konusa sekcio.
2) Kiom da simetrielementoj oni povas rekoni en la klaso 2m?
3) Kalkulu la translokon de la karteziaj koordinatoj kaj la koncerna rotacio necesa por ke la elipso estu kun la centro sur la origino de la referencajxo kaj kun la pligranda akso koincidante kun la referencajxo y.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.