Lasta Gxisdatigo 05/ 7/ 2012
La observado de la grafikaj tabuloj movigitaj supre kaj nombritaj de 1 gxis 28 kaj la koncernaj carteziaj koordinatoj de la verticoj de la poliedro estas enkonduko al cxi tiu studado.
Cxia grafika tabulo prezentas projekcion paralelan de paralelepipedo
kun la verticoj montritaj per la paraj numeroj de [0] gxis [6] koincidaj
kun la kartezia plano xy. La vertico [0] koincidas kun la origino
de la kartezia referencialo, la kartezia akso x trapasas la vertico
[2] kaj la kartezia akso y trapasas la vertico [6]. Verticoj nombritaj
kun neparaj numeroj de [1] gxis [7] difinas la paralelan planon al xy,
la vertico [1] apartenas al la kartezia plano xz sed la egxo [1]
– [0] trapasas la x akson tiel ke gxi produktas angulon
kiu trovigxas ene de la intervalo 180o>>90o.
La karteziaj koordinatoj de cxiuj verticoj de la paralelepipedo estas prezentitaj
en cxiuj grafikaj tabuloj blue, em arbitraj unuoj.
La paralela projekcio prezentita en grafika tabulo 2 devenas de la
rotacio de 18 gradoj de la paralelepipedo prezentita en la grafika tabulo
1 kune kun la kompleta referencialo cxirkaux la kartezia akso x.
La grafika tabulo 3 rezultas el nova rotacio de la sama angulo em la sama
direkto kaj tiel plu gxis kiam la grafika tabulo 21 revenas la tutajxon
al la sama pozicio de la grafika tabulo 1.
La grafika tabulo 22 montras la tutajxon turnigitan de 5 gradoj cxirkaux
la diagonalo difinita per la verticoj [0] kaj [5] de la paralelepipedo.
La paralela projekcio desegnita sur la grafika tabulo 23 montras la tutajxon
turnigitan de pliaj 5 gradoj cxirkaux la sama diagonala akso kaj la sama
direkto kaj tiel plu gxis la grafika tabulo 28.
Cxi tiu pagxo povas esti sxargxita kiom da fojoj oni bezonos, gxis
la detaloj de la tabuloj estos lernitaj kaj komprenitaj. La konstruado
de modelo de paralelepipedo farita de tuboj de refresxigilo kunmetitaj
per fadeno ligita ene de la tubetoj povas esti utila lernilo. La ilo povas
esti plibonigita kiam la verticoj estos nombritaj laux la projekcioj de
la grafikaj tabuloj kun iu ajn globkrajono por retroprojektoro.
Demandoj
1) Kiu estas la numero de la grafika tabulo kiu permesas la kalkulon
de la korekta angulo per
angulilo apogita sur la komputila ekrano, tiel ke 180o>>90o?
2) Kalkuli la korektan valoron de la
angulo pere de la skalara produto de la vektoroj difinitaj ekde la koordinatoj
de la verticoj kiuj limigas la adekvatajn segmentojn de la egxoj kiuj trapasas
la origino kaj formas la
angulon kaj kompari kun la valoro obtenita per la angulilo, oportune: la
komputila ekrano estas kvadrata aux rektangula?
Dua Sekcio
La figuro-1 reprezentas rozkolore oblikvan paralelepipedon perspektive
kun la punkto P lokigita sur la vertico kun cxiuj koordinatoj pligrandaj
ol nulo en kartezia referencialo x, y kaj z, rilate
al oblikva referencialo difinita por la aksoj x, y kaj tria
akso, vidu, tabelo-1, kiu trapasas la verticoj poz kaj
O.
La akso x de la oblikva bazo trapasas la verticojn O kaj
pox
kaj la akso y trapasas la verticojn
O kaj poy.
La tria akso de la oblikva referencialo estas perpendikulara al la akso
y
kaj trapasas la akson x laux angulo
en intervalo 180o>>90o.
La koordinatoj poy de la punkto P em la oblikva
referencialo enhavos la samam valoron de la koordinato pcy
de la punkto P en la kartezia sistemo, laux montras la figuron-1
kaj difinita en la tabulo-1. La paralela rekto al la akso x kiu
trapasas la punkton poz kaj la punkton n ankaux
trapasas la z akson em la punkto pcz.
Figuro-1. Koordinatoj de la punkto P en kartezia kaj oblikva referencialo.
Tabulo-1. Koordinatoj de la punkto P en la unua, dua kaj tria aksoj.
Referencialo | Koordinatoy en la unua akso | Koordinatoy en la dua akso | Koordinatoy en la tria akso |
Oblikva, 180o>>90o. | pox | poy , (poy = pcy) | poz |
Kartezia | pcx | pcy , (pcy = poy) | pcz |
Laux montrita em la figuro-1, la triangulo poz,
pcz
kaj O kaj la triangulo pox,
pcx
kaj n konsistas el paralelaj rektoj kaj estas egalaj cxar la punktoj
O,
pcz,
n
kaj pcx difinas rektangulon. Gravas noti ke la segmento
poz
- pcz egalas al la segmento
pcx - pox.
Tiam la koordinatoj de la punkto P en la kartezia referencialo
povas esti kalkulitaj de la koordinatoj de la punkto P en la oblikva
referencialo.
pcx = pox + [poz * cos( )]
pcy = poy
pcz = poz * sen( )
Pliaj demandoj
3) Kiom valoras la koordinatoj de la vertico [5] de la paralelepipedo
prezentita em grafika tabulo 28, konsiderante la oblikva referencialo?
4) Cxu la koordinatoj de la vertico [5] de la paralelepipedo prezentita
sur la grafika tabulo 1 en la oblikva referencialo malsamas de tiuj de
la tria demando? Ekspliki.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de Temoj
Prezento | ||
Alia | Variita | La Granda Murego de Cxinio kaj la Granda Sxoseo de la Amo |
Posxagendo | ||
Studo de la oblikva kaj orta referencialo |