BIDIMENSIAJ GRUPOJ DE SIMETRIO

Lasta Gxisdatigo 06/ 5/ 2007

Angle/ Esperante/ / Portugale

Almenaux ekzemplon unu de bidimensia mozaiko por cxiu el la 17 simetrielementoj planaj oni povas observi post musklako sur flava butono de la supra programo kun la koncerna Hermann-Mauguin -simbolo. La elektoj komencigxas kun la simbolo p1 (plana grupo numero 1) gxis c2mm (plana grupo numero 9) en la supera linio de Hermann-Mauguin simboloj. La infera linio komencigxas kun la simbolo p4 (plana grupo numero 10) gxis p6mm (plana grupo numero 17). Klako sur butono X antatauxigos plenajn diskojn por malplenaj ringoj kaj reciproke. La simbolo de reteto p difinas bazan cxelon primitivan kaj c centran cxelon. La sugestitan bazan cxelon oni prezentas ene de la ringa paralelogramo. Ekzistas sep kristalaj sistemoj tridimensiaj sed nur kvar en bidimensiaj sistemoj: unu oblikva paralelogramo por la grupo p1 gxis  p2, unu ortangulo por la grupo pm gxis c2mm  kiel montrita en la unua butona linio, unu kvadrato por la grupoj p4 gxis p4gm kaj paralelogramo kun 120o por la grupoj p3 gxis p6mm en la proksima butona linio. Pro la manko de ne triviale simetrielemento en la grupo p1 ties nesimetria ero estas la kompleta baza cxelo. En la grupo p2 la nesimetria ero estas la duono de la baza cxelo, kaj la baza cxelo kompleta povas esti akirita per la operacio de la simetrielementoj de cxi tiu grupo, la binara akso influanta sur la nesimetria ero. Bonvolu sercxi informon kompletan en la International Tables.

La grafika eraro en la mozaika desegno povas esti gxis 2 koordinataj unuoj aux proksime 2 gradoj en la atenditaj anguloj.

Aplikado en la pentrarto: Se la kvanto da farbo utiligita en la baza cxelo estas kalkulita, do la tuta kvanto bezonata por la pentrajxo kiu enhavas N cxelojn estas sciota per simpla multobligo.

Ekzerco
Difinu la planan simetrigrupon kaj sugestu la koordinatojn por la verticoj de la baza cxelo plibone tauxga por la rezultanta mozaiko post klako sur la suba verda ortangulo. Bonvolu ne konsideri la desegnon de mozaiko malpli interesa produktita kaj havigu alian post nova klako sur la suba verda ortangulo.

Referenco

International Tables for Crystallography (2005). Vol. A, edited by Th. Hahn, Dordrecht: Springer.

Bonvolu sendi viajn komentariojn.

Tabelo de temoj.
Prezento
Kemio Analiza Elementa organika analizo
Kromatografio
Volumena analizo, simulado
Gxenerala Denseco
Elektrokemia pilo
Konformigxoj de butano
Konformigxoj de etano
Rimedoj de kemia edukado informadikigita: akvo, sano kaj simetrio
Solida kaj likva oro
Kristalografio Bidimensiaj grupoj de simetrio
Binara akso kaj simetria plano en stereografa projekcio
Bravais Retetoj
De la kvaredro al la prismo
Demando pri punkta grupo
Determino de la modelo-cxelo
Du klasoj de la triklina sistemo
Ekvacioj de la rekto kaj simetrielementoj
Elementoj de simetrio funkciante - animado
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de dekduedro
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de dudekedro
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de kubo
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de kvaredro
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de okedro
Estingoj
Ewaldsfero kaj kristalaj mezuroj
Foresto de kvinangula akso en kristalografio
Gnomona projekcio
Gxeminaj kristaloj
Konusaj sekcioj sub simetrioperatoroj
Konvertoro de sferaj koordinatoj al stereografia projekcio
Kristala reteto kaj modelo-cxelo
Kvin klasoj de la kuba sistemo
Kvin klasoj de la romboedra sistemo
Ludo de indicoj de Miller - animado
Ludo de indicoj de Miller - dodekedro romba
Ludo de indicoj de Miller - kubo
Ludo de indicoj de Miller - kvaredro
Ludo de indicoj de Miller - okedro
Ludo de la simetrielementoj kaj Miller-indicoj
Ludo de la simetrielementoj kaj Miller-indicoj de okedro
Miller indicoj
Modelo-cxelo en sesangula reteto
Netauxga simetria akso
Orientigxoj de la kubo
Rotaciaj aksoj en la okedro kaj en Werner komponantoj
Rotaciaj aksoj en kvaredro kaj en organikaj molekuloj
Rotacio de la paralela kaj stereografia projekcio de la kubo
Rotacio de la stereografia kaj paralela projekcio de la kubo - III
Rotacio de objektoj cxirkaux arbitra akso
Rotoinversia akso de kvara ordo en kvaredro
Sep facoj en stereografia projekcio
Sep klasoj de kvarangula sistemo
Sep klasoj de la sesangula sistemo
Ses simetrielementoj laux sep orientadoj
Sfera projekcio de la okedro
Simetrio, akso de rotacio 2
Simetrio, akso de rotacio 2, 3 kaj 6 en benzeno
Simetrio, akso de rotacio 3 en kubo
Simetrio, akso de rotacio 4 en kubo
Simetrio, akso de rotacio 4 en la baza cxelo de la oro
Simetrio en la arto kaj kristalografio
Spegula plano
Stereografia projekcio
Stereografia projekcio de ses pluredroj laux malsamaj orientadoj
Transrotacia akso ternara
Tri klasoj de la monoklina sistemo
Tri klasoj de la ortoromba sistemo