Lasta Gxisdatigo 19/ 10/ 2005
Cxi tiu aplikfiguro montras la stereografia projekcio de la kubo kune kun ties koncerna paralela projekcio en oreca koloro. Mustreno sur kvadrato verda permesas turni ambaux projekciojn cxirkaux la binara akso. Kiam la treno de la kvadrato atingas la punkton A, la ternara akso (aux netauxga ternara akso) de la kubo koincidas kun la Nord-suda akso (NS).
Dum la rotacio de la kubo, laux la supra klarigo, ne ekzistas faca poluso kiu restas sensxangxe, kontrauxe, okazas kiam la kuba rotacio estas cxirkaux la kvaternara akso, kiu koincidas kun la akso NS. Komparu kun la kvaredro, kiu, kiam turnigxas cirkaux ternara akso kiu koincidas kun la akso NS, unu el ties facaj polusoj ankaux restas sensxangxe.
Ekzercoj
1) Kiu estas la orientado de la binara akso, uzata por turni la kubon en cxi tiu aplikfiguro?
2) Kiuj estas la aliaj rotaciaksoj kiuj eblas orientigxipor koincidi kun la NS akso en ci tiu aplikfiguro?
3) Komencante de la simetriakso de la kubo kiu koincidas kun la NS akso, kiu estas la angulo ke la kubo devas turni cxirkaux la binara akso gxis alia simetriakso de la kubo koincidas kun la akso NS?
4) Citu la simetrielementojn kiuj cxiam facile oni rekonas en la stereografia projekcio en cxi tiu aplikfiguro?
5) Kiu estas la nepra kondicxo por ke faca poluso de pluredro restu sensxangxe kiam oni turnas cxirkaux simetriakso?
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.