Lasta Gxisdatigo 29/ 06/ 2000
La molekulo de butano ankaux prezentas konformigxojn, simile al tiuj de etano, ebligitajn per rotacio de atomoj cxirkaux unuoblaj ligoj. Cxe butano ekzistas tri konformigxoj kun energivaloroj pli grandaj ol la pli-malgranda-energi-konformigxo, nomata anti, aux alinomoj laux la auxtoroj, nome dispersa, transoida kaj en opozicio 180o. La konformigxo najbara (gauche) estas en energinivelo iomete pli alta, de 3,4 kJ/mol. Alterne, cxi tiu konformigxon oni nomas tordita aux meza. La konformigxo eklipsa II, aux en koincido 120o, havas energinivelon de 14,2 kJ/mol rilate al konformigxo anti. La lasta konformigxo bezonas 18,4 gxis 25,5 kJ/mol por okazi, kaj oni nomas gxin eklipsa I aux en koincido 0º. En "Applet" java oni klaku la tajpsignon (kursoron) per la butono de la muso kaj observu la respondajn konformigxojn. Bluaj buloj reprezentas hidrogenojn ligitajn al nigrokolorkarbonoj, kaj rugxaj buloj indikas metilgrupojn, ligitajn kun malsamaj karbonatomoj. Treno de kvadrato verda de la figuro, pere de tajpsigno kaj la premo de musbutono, permesas montri la konformigxojn de butano.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.