Lasta Gxisdatigo 29/ 06/ 2000
Karnavalo komencxigis en Brazilo per "entrudo", malnova maskerado. Gxi konsistis en malsekado de homoj surstrate per akvo alportita en ujoj kaj posta surjxetado de faruno.
En 1854, kunveno en Rio de Janeiro fondis kongreson por forigi la nekonvenecon de "entrudo". Postjare Brazila Imperiestro d. Pedro II, partoprenis la karnavalon. La simbola regxo de karnavalo estis kreita en 1932. Gxi estis granda kartona virpupo nomita Regxo Momo (greka mitologio). En karnavalo de 1933, Sro. F.M.Cardoso, 120kg-masa, reprezentis Regxon Momon. Tradicie Regxo Momo estas cxiam simpatia grasa viro. Pluraj grupoj nomitaj "escolas de samba"(sambo-lernejoj) organizas anticipe la prezentadon de karnavalo envolvante cxiuj personoj, kiuj volas gxin partopreni. En Viçosa, la unuan sambolernejon nomitan "Unidos Esavianos" (unuigxintaj Esavianoj) fondis Sro. José‚ de Andrade em 1953. La muziko dum karnavalo estas sambo, tamburo estas la cxefa sonora ilo. La ekzota, tamen tre efika pato, estis enkondukita kiel perkuta ilo, en 1948, en Rio de Janeiro. La elektra trio, grupo de muzikistoj ludante elektraj gitaroj ligitaj al potencaj lautparoliloj, dissendas sonon je alta intenseco (sur kamiono). Tiu cxi rimedo estis utiligita unue en Salvador, Bahia. La dancarto havas tri stilojn: sambon, frevon kaj marakatuon. Frevo estas tipa de Provinco Pernambuco, kaj marakatuo de Recife, cxefurbo de Provinco Pernambuco. Frevo, kreita en 1908, estas tiel rapida, ke neniu kantisto sukcesas sekvi ties ritmo. La reprezentado de traktado de la regxa korto, religiasence, karakterizas marakatuon. kiu estas derivita de danco de afrikaj sklavoj. "Porta Bandeira" (Port-Standardo) estas virino, lukse vestita, kiu portas standardon sur stango kaj sekvas "mestre sala" (festodirektanto) dum la prezentado. Ties dancarto similas al klasika danco. Karnavalo estas la plej grava gajfesto, en kiu gejunuloj, gemezagxuloj kaj gemaljunuloj dancas la saman muzikon, proprafantazie, uzante karakterizan energion laux iliaj agxoj.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.
Prezento | ||
Folkloro | Brazilo | Karnavalo |