Lasta Gxisdatigo 27/ 03/ 2001
La figuro montras aron da objektoj reprezentitaj per bluaj punktoj regule distribuitaj sur la plano. Oni povas limigi subaron kapablan formi kompletan aron per simpla delokigxo, simile al mozaiko. Por tio oni uzas paralelogramojn, enhavante ekzakte la samajn objektojn, lokitajn en la samaj relativaj pozicioj. Oni povas tion rimarki, kiam oni premas a butonon en la programo. La origino de la sistemo povas esti arbitre difini en iu ajn loko. Oni povas konsideri verticon kun koordinatoj x = 104, y = 102 ( legotaj sur pagxopiedo de la pagxo kiam oni tien direktas kursoron), konvena loko. La dimensio de la cxelo povas esti kalkulata per subtraho de ties verticaj koordinatoj. Se la objektoj estos organizitaj en tri dimensioj, tiam anstataux planaj subaroj oni uzas paralelepipedojn kun egxoj de dimensio a, b, c kaj anguloj a, b kaj g. En kristalografio, cxiun spacon limigitan de paralelepipedo oni nomas modelo-cxelo. Studado de modelo-cxelo permesas koni strukturon de kristala materialo. La studado povas esti mallongigata se oni rimarkas iun simetrian elementon, ekzemple la plano videbla kiel blanka linio kiu pasas tra la modelo-cxelo kiam oni premas butonon b. En cxi tiu okazo oni bezonas esplori nur la enhavon de duoncxelo, la alia duono oni atingos per simpla operacio de simetrio nomata reflekto. Scivolemo kaj deziro malkovri kiel sukcesi pli rapida respondo, sugestas konstrui alian reton, videblan kiam oni premas c butonon. Nun la origino povas esti lokita ekzemple, sur punkto kun koordinatoj x = 94, y = 115. Oni povas kompari la grandecon de modelo-cxeloj de cxi tiu reto, kun tiuj de la antauxa mezurante ilin helpe de la sistemo de koordinatoj de la figuro. Post klaku de butono d, oni rimarkas ke ekzistas du reflektaj planoj kiuj trancxas la cxelojn horizontale kaj kiuj pasas tra la centra regiono de ortangulo. Ilin oni reprezentas per blankaj linioj. Tra cxi tiu elekto la studado limigxas nur de la modelo-cxelo, kiu okazigas grandan sxpartempon. La restantaj ó de la cxelo povas esti solvitaj por reflekto per la perpendikularaj planoj jam cititaj. La enhavo de la unua modelo-cxelo (videbla kiam oni premas a butonon) estas de 3 objektoj. Oni rimarkas la saman enhavon por la dua cxelo (kiam oni premas c butonon). Se reta punkto (nigra punkto) estos uzita por reprezenti 3 objektojn (bluajn punktojn) oni havas kristalan reton post la premo de butono e. En kristalografio oni povas reprezenti molekulan strukturon per reteta punkto, ekzemple, la 12 atomoj de benzena molekulo en kristala benzeno povas esti reprezentitaj per unu sola punkto en la kristala reteto. La distanco inter 2 retetaj punktoj, en cxi tiu lasta ekzemplo estas la sama distanco inter 2 molekuloj de benzeno en la kristalo. Butono f restarigas la sekvon de originaj objektoj.
Bibliografio
1. Keer, H.V., Principles of the Solid State, John Wiley & Sons, N.Y., 1993.
2. Kittel, C., Introduction to Solid State Physics, John Wiley & Sons, New York, 1996.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.