FEKUNDIGO

Lasta Gxisdatigo 22/ 05/ 2000

Angle/ Esperante/ France/ Portugale

Fekundigo estas proceso kiu komencigxas per la kontakto inter spermatozoo kaj ovulo kaj finigxas per la fandigxo de genetika materialo enhavita en gametoj. Tiu cxi kontakto okazas specife inter ricevantoj, cxeestantoj en la diafana(perlucida) regiono, rugxe, de ovulo kaj ligantoj lokalizitaj en la citoplasma membrano de spermatozoo. Kontakto ricevanto-liganto instigasakrosoman reakcion: liberigo de enzimoj detenitaj en akrosomo, kiuj havas funkcion trabori trairejon por spermatozoo tra la diafana regiono gxis la citoplasma membrano de ovulo. Kontakto inter citoplasmaj membranoj de spermatozoo kaj ovulo, provokas, en la lasta, kortikan reakcion: ekzocitozode enzimoj detenitaj en grajnetoj kortikaj lokalizitaj en rando de ovulo. Enzimoj liberigitaj dum kortika reakcio instigas sxangxojn en la diafanaregiono (kreskanta kasxtanbrune), okazante ties malmolecon kaj malaktivadon de ricevantoj. Cxi tiuj sxangxoj, nomitaj regiona reakcio, malpermesas, enla plimulto da specioj, finfine, la enigxon de alia spermatozoo (polispermio) en la ovulon. Kontakto de membranoj citoplasmaj de la gametoj, instigas ankoraux, aktivadon de ovulo: repreno de dividado mejoza,kiu estis haltinta en la II metafazo. Per la fandigxo de citoplasmaj membranoj, materialo enhavita en la spermatozoo translokigxas al ovulo. Lagenetika materialo de spermatozoo (pronukleo virseksa) kaj de ovulo (pronukleo inseksa) kunfandigxas kaj preparigxas la unua dividado (klivigxo) de la jam nomita, ovocxelo aux zigoto.

Bonvolu sendi viajn komentariojn.

Tabelo de temoj.
 
Prezento
Biologio Animalo Fekundigo