Lasta Gxisdatigo 27/ 03/ 2001
Gnomona projekcio projekcias polusojn de kristalaj facoj komence lokitaj sur projekcia sfero de plano, kiu estas en praktiko papera folio aux projekcia ekrano. Komence la figuro montras projekcian sferon, kun radio CO = 73 unuoj, centrita sur C kaj tangxanta sudan poluson, sur la origina punkto O de la plano de gnomona projekcio profile reprezentita per blanka linio. Angulo OCA = 0o o signifas ke malproksimigxo de faca kristala poluso gxis suda poluso de la sfero estas nulo, kiel monstras la figuro OA = 0. Kiam oni trenas verdan kvadratron en la malsupera parto de la figuro, muse, projekciigxas polusoj de la facoj kun malpligrandaj anguloj, kun la respektiva distanco OA registrita en la programo. La limo de la papero grafike reprezentita permesas projekcii facajn polusojn malproksimaj gxis cxirkaux 74,7o de suda poluso. Kiam oni malgrandigas sferan radion gxis malpligrandaj valoroj per treno de la verda kvadrato de la dekstra flanko de la figuro, oni sukcesas pligrandigi la limon de reprezento por facaj polusoj kiuj estas 87,8o.
Bibliografio
1. Stout, G.H. kaj Jensen, L.H., X-ray Structure Determination, Macmillan, London, 1972.
2. Woolfson, M.M., X-ray Crystallography, Cambridge University Press, London, 1970.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.