Lasta Gxisdatigo 11/ 09/ 2002
La figuro montras aron da egxoj de regula dekduedro reprezentita per koloro, cxefe malhela, en perspektiva projekcio kun la konvena distordo, starigante instruan ludon de aplikado de la simetrielementoj, ludonte per konvencia premado de butonoj, kun la koncerna simetrielemento en difinita orientado, cele blukolorigi la egxojn.
La aplikfiguro montras, aleatore, bluan egxon kiel deirpunkto. Sep butonoj enhavas, respektive, la inversigan centron, 2 simetriplanojn kaj 4 rotaciaksojn orientitajn laux montrita en la tabelo 1.
Tabelo 1. La sep butonoj de la interaktiva figuro.
Butono | I | m | m | 2 | 2 | 3 | 3 |
Rilatoj | en la centro | enhavas
2 kaj 3 |
perpendikulara
al m |
interkrucigxo
inter m kaj m |
perpendikulara
al 2 |
enhavita
en m |
trapasas
(100; 150) (243; 150) |
En la tabelo 1, la simbolo I signifas simetricentron, m (iu ajn koloro) indikas reflektan planon kaj 3 kaj 2 estas la rotaciaj aksoj ternara kaj binara, respektive.
Skizo laux la orientado de la cititaj aksoj en la tabelo aperas kiam oni premas cindran fonon en la ekstremajxo dekstra de la aplikfiguro, post la butona kolumno. En la skizo, la simetrielementoj blanke reprezentitaj, korespondas al koncernaj simetrielementoj kun nigra koloro sur la butonoj.
Cxiu simetrioperacio premita, agas kun cxiuj bluaj egxoj estantaj en la momento.
En la fino de la ludo la aplikfiguro montras la komencan daton (laux la grenvicx-meridiana horaro) en la supro de la figuro kaj la finan daton en la malsupro, por kontroli la elspezitan tempon dum la solvo.
Respondu per tiu ludo aux ankaux kun la apogo de tridimensia modelo:
1) Kiom estas la minimuma nombro da butonpremoj por solvi la taskon?
2) Cxu la butonoj kiuj solvas la taskon estas cxiam la samaj?
Klopodu obteni per tiu ludo:
1) Nur 18 bluajn egxojn, cxiuj farante ciklon.
2) Nur 18 bluajn egxojn, farante 2 ciklojn sendependajn de 9 egxoj.
Por obteni alian ludon en la komenca parto suficxas klaki la dekduedran figuron.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.