Lasta Gxisdatigo 11/ 09/ 2002
Oni konsideras edukaj ludoj kiel alternativa tekniko por ekzameni lernantojn "online". Cxi tiu tekniko kunportas al lernanto agrablan kaj vigligxantan atmosferon. La deziro de la lernanto trafi bonan poentaron subtenas altajn atenton kaj intereson. Per tiu rimedo oni investos tempon en aktivecoj konstruaj rilataj al simetrioperacioj (SO) kaj projekcioj de tridimensiaj strukturoj.
Por trafi cxi tiun celon oni prezentos, en la malsupra sekvo, kvin aplikfigurojn
laux kreskanta ordo de malfacileco, maldekstre dekstren.
kvaredro | kubo | okedro | dekduedro | dudekedro |
La defio estas elekti sekvon konvenan de klakoj sur butonoj de simetrioperacioj en pluredro elektita cele movigi bluan koloron de egxo gxis ilin blukolorigi.
Cxiu pluredro estas ekota aleatora. La nombro de malsamaj eblecoj komencantaj
cxiuokaze estas la nombro de egxoj kiel oni povas observi en la malsupra
tabelo. Cxiu ebleco estas nomata kiel ludo tiel ke kvaredro havas nur 6
ludojn.
kvaredro | kubo | okedro | dekduedro | dudekedro |
6 | 12 | 12 | 30 | 30 |
Cxiuj ludoj povas esti ekotaj per premo sur la figuro.
Cxiam, kiam ludo finigxos la programo montros la komencan kaj finan tempon supre kaj baze de la figuro, respektive.
Lernantoj de la lernobjekto kristalografia de Federacia Universitato
de Viçosa, Minas Gerais, Brazilo, solvis ludojn elektitajn de simetrioperacioj
dum aktivecoj en klascxambro. La rezultoj akiritaj, pere de aparta aplikfiguro,
estas prezentitaj en la malsupra figuro, kun la minimumo de butonoj premitaj
kaj solvtempo.
Pluredro | # lernantoj | # ludoj | minimumo de butonoj premitaj | minimumo de solvtempo (s) |
kvaredro | 11 | 6 | 2 | 1 |
kubo | 12 | 12 | 2 | 1 |
okedro | 8 | 6 | 2 | 1 |
dekduedro | 12 | 11 | 4 | 2 |
dudekedro | 8 | 8 | 5 | 3 |
Rimarku en la kolumno "# lernantoj", en la tabelo supra, la preferon por la kubo kaj dekduedro. Cxiuj malsamaj eblaj ekoj de la ludoj de kvaredro kaj de kubo estis solvitaj kiel montrita en kolumno "# ludoj". Pli granda nombro da egxoj postulas pli granda nombro da premoj kaj konsekvence, pli longa tempo por solvi la ludon.
La animado malsupra montras sekvencojn de butonoj premitaj por la kubo.
BIBLIOGRAFIO
SHUBNIKOV, A. V. kaj KOPTSIK, V.A., Symmetry in Science and Art, Plenum Press, N.Y.,1974.
SMART, L. kaj MOORE, E., Solid State Chemistry, Chapman & Hall, London, 1995.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.