Lasta Gxisdatigo 08/ 11/ 2003
La aplikfiguro prezentas kristalan reteton sesangulan dudimensian, kiu montras sesangulon kaj kelkajn modelo-cxelojn planajn.
Cxiu rugxa bulo nomigxas reteta punkto kaj reprezentas atomon aux atom-grupon kiu ripetigxas en la plana spaco montrita en la figuro kiel gxi estus dudimensia kristalo.
En cxi tiu dudimensia studo la modelo-cxelo estas paralelogramo imagita en la spaco kiu entenas almenaux unu reteta punkto. En kristalaj materialoj la modelo-cxelo estas cxiam paralelepipedo. La celo de utiligado de la modelo-cxelo estas simpligi kaj organizi la laboron de studo de la la kristala strukturo. La enteno kaj dispozicio de la objektoj (atomoj, molekuloj, jonoj aux virusoj) en la modelo-cxelo ripetigxas sammaniere en la interspacoj egalaj al siaj dimensiaj parametroj kaj en la direkto de siaj egxoj de la modelo-cxelo.
Ekzerco
Oni invitas treni la muson sur la desegno kaj reprezenti aliajn modelo-cxelojn. Oni povas desegni gxis 499 rektojn kaj punktojn.
Arigu la modelo-cxelojn en grupoj similaj, laux la nombro de enmetitaj retetaj punktoj.
Klako sur butono A forvisxas cxion desegnitan dum la antauxaj provoj.
La koordinatoj de la muso helpas la ekzaktan lokalizon de la verticoj de la modelo-cxelo sur la plano de la figuro.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.