Lasta Gxisdatigo 12/ 09/2003
Post kiam oni premas iun ajn butonon de la dekstra latero de la figuro
funkciigxas unu el la kvin aksoj de netauxga rotacio, nome
rotaci-inversio, sur la poluso de la faco en stereografia
projekcio elektita, aleatore de la aplikfiguro. La rotaci-inversia
akso estas
simetria elemento kombinita kiu funkcias cikle. Cxiuetape de la ciklo
oni faras rotacian operacion cxirkaux akso, simile al rotacia
akso kaj oni havigas peran punkton de konstruado. Poste, la pera punkto
reflektigxas pere de centra punkto kaj oni havigas definitivan punkton.
La operacio ripetigxas sur la definitiva punkto gxis la kompletigxo
de la ciklo, revenante al la komenca punkto. En cxi tiu aplikfiguro cxiu
akso orientigxas por koincidi kun la nord-suda akso de la projekcia
sfero.
Oni observas ke la du unuaj butonoj en la supro de la figuro koincidas
kun la inversiga centro kaj kun la spegula plano, respektive montritaj
en la antauxa pagxo.
La aksoj de rotaci-inversio estas simetri-elementoj de punkta grupo. La centra punkto de la objekto sur kiu gxi estas aplikita restos sensangxa, tio estas, la operacio ne efikos sur gxi.
Por havigi alian komencan punkton en alia pozicio suficxas klaki sur la cirklo.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.