Lasta Gxisdatigo 11/ 09/ 2002
La figuro montras aron da egxoj de la okedro reprezentita per koloro, cxefe malhela, en perspektiva projekcio kun la konvena distordo, starigante instruan ludon de aplikado de simetrielementoj, ludonte per konvencia premado de butonoj, kun la koncerna simetrielemento en difinita orientado cele blukolorigi la egxojn.
La aplikfiguro montras, aleatore, bluan egxon kiel deirpunkto. Sep butonoj enhavas, respektive, la inversigan centron, 3 simetriplanojn kaj 3 rotaciaksojn orientitajn laux montrita en la Tabelo 1.
Tabelo 1. La sep butonoj de la interaktiva figuro.
Butono | I | m | m | m | 4 | 3 | 2 |
Orientado | en la origino | enhavas x kaj z | enhavas x kaj y | enhavas z duoniganto x kaj -y | koincidas kun z | perpendikulara al (1 -1 1) | interkrucigxo
m kaj m |
En la Tabelo 1 la simbolo I signifas simetricentron, m (iu ajn koloro) indikas reflektan planon kaj 4, 3 kaj 2 estas la rotaciaj aksoj kvaternara, ternara kaj binara. Skizo laux la orientado de la cititaj aksoj en la Tabelo 1 aperas en blanka koloro kiam oni premas cindran fonon en la ekstremajxo dekstra de la aplikfiguro, post la butona kolumno. La negativa signo en la Miller indicoj en la antauxlasta kolumno de la Tabelo ne obeas la konvencian formon pro la lingva limigo.
Cxiu simetrioperacio agas kun cxiuj egxoj de blua koloro cxeestantaj en la momento.
Malkovru per tiu ludo aux ankaux kun la apogo de tridimensia modelo:
1) Kiom estas la minimuma nombro da butonpremoj por solvi la taskon?
2) Cxu la butonoj kiuj solvas la taskon estas cxiam la samaj?
3) Kiam oni sxangxas la simetrioperacioj oni havas cxiam la saman rezulton?
En la fino de la ludo la aplikfiguro montras la komencan daton (rilate al grenvicxa meridiano) supre de la figuro kaj la finan daton sur la bazo, por kontroli la tempon uzitan por la solvo.
Por rekomenci la ludon en la komenca parto, suficxas premi la okedran figuron.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.