Lasta Gxisdatigo 31/ 01/ 2002
Cxi tiu aplikfiguro permesas obteni stereografian projekcion de unu aux pluraj polusoj de facoj, ekde iliaj respektivaj sferaj koordinatoj f, la arko kiu mezuras la distancon de norda Poluso de la projekcia sfero kaj q, la arko kiu mezuras la distancon de unu meridiano referenca, arbitra, tamen konvene elektita.
Kiel gxin utiligi
Komence liveri la arkvaloron f, en gradoj, de 0o gxis 360o , per premo sur la numeroj en la butonoj sinsekvaforme. Kiam la angulo en la koncerna panelo koincidos kun la dezirata premi butonon a. Cxi tiu procedo entenejigos la valoron. Se estos tajpada eraro, premi la maldesktran cirklon kaj tajpu la gxusta numero (Atentu: tiu cxi ago nuligos iujn ajn valorojn entenejigitajn antauxe).
Poste tjpu la arkvaloron q, en gradoj, same kiel indikita en la antauxa paragrafo.
Por sendi la entenejigitajn koordinatojn al la stereografia projekcia diagramo, premu la butonon b. Poste, oni povas tajpi la koordinatojn de la proksima poluso, kondicxe ke estu respektata la limo.
Por nuligi la valorojn cele komenci novan taskon, premu la maldeskran cirklon.
Limo
Gxis 99 anguloj f kaj 99 anguloj q, oni povas tajpi, por reprezenti egalan nombon de facaj polusoj en stereografia projekcio per cxi tiu aplikfiguro. Se la uzanto transpasas la limon la panelo igxos rugxa. Cxiokaze, suficxas premi la cirklon por nuligi la procedon kaj realigi novan taskon. Simpla sugesto. Tajpu la sferajn koordinatojn normalajn al la kubaj facoj laux du orientadoj en 45o.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.