Lasta Gxisdatigo 31/ 01/ 2002
La figuro montras sep butonojn kun kolekto da Miller indicoj de kristalaj planoj kapablaj montri la koncernan stereografian projekcion kiam oni ilin premas per la muso.
La 4 unuaj butonoj, komencante en (100) reprezentas kubajn facojn. La kubo orientigxas laux du perpendikularaj facoj rilate al norda suda (NS) akso de la sfera projekcio antauxa al la stereografia, reprezentita de la indicoj (001) kaj la sekvanto.
La butono (110) reprezentas facon de la dekduedro. Gxi estas paralela al la menciita akso NS kaj trapasas la aliajn referencajn aksojn en egala distanco rilate al la origino.
La butono (111) reprezentas la okedran facon. Gxi trapasas la 3 aksojn referencajn en egala distanco de la origino. La sekvanta butono, lasta de la sekvenco, reprezentas alian facon de la okedro. Gxi ankaux trapasas la 3 referencajn aksojn en egala distanco de la origino, tamen en la negativa parto de la tria referenca akso, (kiu koincidas kun la NS akso) kaj en la pozitiva parto de la aliaj du.
Sugesta demando
Inter la sep facoj de la figuro reprezentitaj per la Miller indicoj, kiuj estas paralelaj inter si kaj kiuj estas perpendikularaj inter si?
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.