Lasta Gxisdatigo 09/ 01/ 2003
Oni prezentas, sekve, skemojn de projekcioj paralela kaj stereografia, kiuj korespondas al sxangxemaj pluredoj ekde la kvaredro, piramida trunko gxis la trigonala prismo. La projekcio povas turni gxis 120o.
La figuro montras, supere kaj maldekstrangule, la paralelan projekcion de la kvaredro kun ties ternara simetria akso paralele al la ekrano. Malsupre kaj maldekstrangule, oni rimarkas paralelan projekcion de la sama pluredro kun ties ternara akso perpendikulara al la ekrano. Sur la dekstra latero oni montras la respektivan stereografian projekcion.
Per translokigo de la verda kvadrato, per mustreno gxis 120o, oni sukcesas turni la projekciojn gxis malsamaj anguloj q de sfera koordinato, cxirkaux la ternara akso de la pluredro. La tri projekcioj montras la rezulton.
Kiam oni translokigas la orangxan kvadraton, per mustreno de T gxis P, oni rimarkas ekde la kvaredro sinsekvajn trunkojn de piramido kaj fine trigonalan prismon. La tri projekcioj montras la rezulton. Per tiu agado la angulo f de la sfera koordinato de lateraj facoj de la pluredroj pligrandigxas.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.