Lasta Gxisdatigo 09/ 03/ 2003
La elektrokemia pilo, reprezentita en la skemo interaganta sube, prezentas du fakojn, kun la reagantoj en akva solvajxo en la norma stato, interligantajn per salita ponto, kaj du elektrodojn konektitajn per ekstera cirkvito al digxita voltmetro. Iu ajn libro pri gxenerala kemio informos pri la pluraj detaloj de la eksperimentoj.
La vortoj "norma stato" starigas la concentrojn de la komponantoj de la solvajxo, kiuj partoprenas reakcion en cxiu fako, egalajn 1 mol/L kaj la premo de iu ajn reaganto gaza egalas 1 atm. La komponantoj de la solvajxo kiuj partoprenas la reakcion kemian kiu difinas la pilon, estas indikitaj ene de la fako de la skemo. La temperaturo de la eksperimento estas 25 oC. La salita ponto entenas solvajxon de kalia klorido ene de tubo kurbigita de 180o kaj lano vitra en la ekstremajxoj malfermitaj de la tubo kiuj kontaktas la solvajxon en cxiu fako.
La voltmetro havas la provajxan ekstremajxon signalitan per la litero C kaj ankaux nomitan Tero ligitan al la elektrodo de la fako maldekstra kaj provajxan ekstremajxon de la dekstra de rugxa koloro ligitan al la alia elektrodo. Kiam la elektronoj fluos de maldekstra elektrodo al la dekstra kaj sekve de C al la provajxa ekstremajxo rugxa, la potencialo estos pozitiva. Cxi tio indikas ke la kurento elektra i de la ekstera cirkvito sin direktas de la rugxa ekstremajxo al la Tero. Kiam la signalo de la potencialo estos negativa, tiam la direkto de la fluo de la elektronoj same kiel de la kurento elektra estos la kontrauxo. La rezistanco senlima de la voltmetro ne permesas la trairadon de la elektronoj. Kiam oni anstatauxigas la voltmetron por aparato aux elektra lampo kun pli malgranda rezistanco oni observas efektivan trairadon de elektronoj de la fako en kiu okazas la kemia reakcio de oxidigxo al la fako en kiu okazas la redukto. Aliflanke, kiam konduktanto kunligas du elektrodojn, oni diras ke la pilo estas en kurta cirkvito. En cxi tiu okazo la rapideco de la elektronoj estas la plejgranda.
Klako sur la muso kiam la kursoro indikas la butonon A, sur la malsupera parto de la interaganta skemo, anstatauxigos la nunan eksperimenton per alia.
Ekzerco
Oni sugestas skribi la ekvacion de la kemia reakcio kiu okazas spontanee, kam la pilo estos kunligita en kurta cirkvito.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.