Lasta Gxisdatigo 26/ 08/ 2003
Komence, kiam oni malfermas la pagxon, aux kiam oni premas la butonon a, la segxo montrita en la interaktiva skemo ne montras la unikan elementon simetrian de cxi tiu objekto al la komencanta lernanto de kristalografio aux similaj lernobjektoj. Tamen, kiam oni premas butonon b, la aplikfiguro montras la parton de la segxo kiu trovigxas antaux la spegula plano. Cxi tiu plano nomigxas m (mirror, spegulo) laux la signaro de Hermann-Maugin aux S (Spiegel, spegulo) laux la signaro de Schoenflies. Pro la manko de simetrio cxi tiu figuro nomigxas nesimetria unuo de la segxo. Oni rekonas la alian nesimetrian unuon de la segxo lokitan malantaux la spegula plano, post la premo de la butono c. Do oni komprenas ke la spegula plano agas kiel li estus spegulo. Kiam oni premas butonon d, la segxo orientigxas laux lokalizo en kiu la aksoj x, y kaj z estas en 90o inter si. Rimarku la koordinatojn de la du verticoj de la segxo rilataj en la spegula plano, en la tabelo 1.
Tabelo 1 Koordinatoj de du punktoj de la segxo.
vertico de la segxo | koord. x | koord. y | koord.z | x de la tajpsigno | y de la tajpsigno |
antauxa | -1 | 1 | 0 | 118 | 139 |
malantauxa | -1 | 0 | 0 | 78 | 99 |
Ankaux en la tabelo 1, bonvolu konsideri la verticon antauxan montritan kiam la tajpsigno montras la koordinatojn x = 118 kaj y = 139. La koordinatoj de la skizo cxi tie estas x = -1,0; y = 1,0 kaj z = 0,0 (en arbitraj unuoj, au). Cxi tiu punkto de la segxo trovigxas je la distanco de 0,5 au rilate al la spegula plano. Simile, la supra vertico de la segxo, kies koordinatoj de la tajpsigno estas x = 78 kaj y = 99, difinas malproksimigxo de 0,5 au rilate al la spegula plano. Do, cxi tiuj du punktoj de la segxo estas ekvivalentaj, samdistancaj kaj kontrauxaj (sur la sama normala rekto) rilate al la spegula plano. Oni rimarkas la avantagxon de la duono de punktoj de la segxo kaj de la operatoro spegula plano por difini cxiujn punktojn de la segxo.
Ekzercoj por lernantoj pli lertaj
1) Montru kial la menciita spegula plano en cxi tiu okazo, difinigxos per la Miller indicoj (0 2 0).
2) Konfirmu la avantagxon de la origino esti sur la spegula plano.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.