Lasta Gxisdatigo 11/ 09/ 2002
La figuro montras aron da egxoj de la regula kvaredro reprezentita per koloro, cxefe malhela, en perspektiva projekcio kun la konvena distordo, starigante instruan ludon de aplikado de la simetrielementoj, ludonte per konvencia premado de butonoj, kun la koncerna simetrielemento en difinita orientado cele blukolorigi la egxojn.
La aplikfiguro montras aleatore, bluan egxon kiel deirpunkto. Sep butonoj enhavas, respektive, supre malsupren, la ternaran akson, 3 simetriplanojn, rotaci-inversigakson de kvara ordo. La antauxlasta butono, kun la litero C montras kubon cxirkauxlimigitan, kaj laste, la butono O prezentas okedron enskribitan. La ternara akso trovigxas en la interkrucigxo de simetriplanoj m kaj m. La plano m enhavas la akson de rotaci-inversigo de kvara ordo.
Klakante la cindran fonon de la figuro, dekstre de la buton-kolumno oni vidas skemon por lokalizi cxiujn simetrielementojn elektitajn en cxi tiu aplikfiguro. La butonoj kiuj estas nigraj, estis reprezentitaj per blanka koloro en la skemo. La aliaj koloroj de la skemo reproduktas la buton-kolorojn. La simetriplanoj estas skemitaj lauxforme de trianguloj.
Cxiu simetrioperacio agas sur cxiuj egxoj bluaj estantaj en la momento.
En la fino de la ludo la aplikfiguro montras la komencan daton (laux la grenvicx-meridiana horaro) en la supro de la figuro kaj la finan daton en la malsupro, por kontroli la elspezitan tempon en la solvo.
Respondu per tiu ludo aux ankaux kun la apogo de tridimensia modelo:
1) Kiom estas la minimuma nombro de butonpremoj por solvi la taskon?
2) Cxu la butonoj kiuj solvas la taskon estas cxiam la samaj?
Klopodu obteni per tiu ludo:
1) Nur 4 bluajn egxojn, cxiuj farante ciklon.
2) Nur 3 bluajn egxojn, farante triangulon.
3) Konstatu ke la 2a tasko prezentas 3 eblajn solvojn.
Por rekomenci la ludon en la komenca parto, suficxas klaki la kvaredran figuron.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.