Lasta Gxisdatigo 18/ 09/2003
Post alklaki iun ajn butonon de la dekstra flanko de la figuro funkciigxas unu el la sep klasoj de simetrio de la kvarangula kristala sistemo sur faca poluso en stereografia projekcio. Cxiu simetria klaso estas unu el la 32 punktaj grupoj de simetrielementoj pri kiuj kristalografio pritraktas kaj oni studas en kristaloj.
La unua butono en la supro de la aplikfiguro estas la 4 klaso, nur la kvaternara rotaciakso. La alia butono enhavas la rotaciinversian netauxgan akson de 4 ordo. La tria butono funkciigas la 4/m klason, laux la signaro Hermann-Maugin, kiu signifas kvaternaran rotaciakson perperdikularan rilate al spegula plano. La divida plano '/ ' indikas perpendikularecon. Kiam cxi tiu signo ne aperas, kiel en la klaso 4m, la spegula plano m enhavas la kvaternaran akson. Post, la klaso 42 funkciigas kvaternaran rotaciakson perpendikularan rilate al binara akso. La lasta butono funkciigas la klason 4/mm, en kiu la signo '/ ' ankaux indikas ke la rotaciakso estas perpendikulara rilate al spegula plano perpendikulara rilate al la antauxa. Oni rimarkas ke, en la klaso 4/mm, unu el la planoj m enhavas la akson 4.
Ekzerco
Difini specialajn lokojn de faca poluso kaj antauxvidi la nombron de facaj polusoj post la efektivigo de la simetrioperacio, en cxiu el la sep klasoj de la kvarangula kristala sistemo.
Por havigi alian komencan punkton en alia pozicio suficxas klaki sur la cirklo.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.