ETIKEDOJ

Lasta Gxisdatigo 17/ 07/ 2000

Angle/ Esperante/ France/ Portugale

La aplikfiguro de cxi tiu pagxo helpas la desegnadon de etikedoj laux linioj aux en tabelo, rapide kaj facile. Etikedojn desegnitajn oni povas kopii uzante butonon "Print Screen" de klavaro de la komputilo kaj post gluigi ilin en desegnareo de iu ajn alia utilcela programo tauxga, por poste presi en libro-unuapagxoj, kovriloj de grafikaj verkoj aux diafanajxoj por diapozitivo-aparatoj. Tiamaniere estos facile montri informojn arte.

Por gxin uzi suficxas klaki per muso, kiam la taipsgno montros sur la butonoj de cxisuba operacia kadro, laux la jenaj klarigoj.

Butonoj: Estas 21 butonoj, unu blukolora por movi la operacian kadron per la treno kun la musbutono aktivigita, 10 butonoj por skribi numeroj kaj 11 por desegni la etikedojn. La butonojn oni nomas blua por la bluaj, 1 kaj 2 por malgrandaj butonoj de la unua linio malsupre de la videblaj numeroj vice maldekstre dekstren (3 por la tria butono ekzistanta en cxi tiu sama linio post kompletigxo de almenaux unu figuro), A1, A2 kaj A3 por cxiuj de la dua linio, B1, B2 kaj B3 por cxiuj de la proksima linio suba kaj same por C1, C2 kaj C3, ktp.

Uzmaniero: Elekti la grandon por la alteco de etikedo klakante sur la dezirataj ciferoj kaj post sur la butono A1. En cxiuj operacioj la tauxga sekvo estos cxiam la numera valoro de la grando kaj post oni klakas sur la butono de la grafika funkcio.

Grafikaj funkcioj: A1=alteco de la etikedo, A2= longeco, A3=alteco de angularko, B1=nombro de linioj de etikedoj, B2=nombro de kolumnoj de etikedoj, B3=longo de angularko, C1=intervalo inter linioj de etikedoj, C2=intervalo inter kolumnoj de etikedoj.

Rimarkoj: Kiam A3 kaj B3 estos nulo, la etikedo estos aux kvadrato (kiam A1 egalvaloros A2) aux ortangulo (kiam A1 malegalvaloros A2). Aliflanke, se A1, A2, A3 kaj B3 samvaloros kaj ne valoros nulon, la etikedo estos cirkla. A1, A2, B1 kaj B2 devos esti nenulaj, kontraue ne estos etikedoj. La sxangxon de normoj elektitaj large efikas sur la desegno-etikedoj.

Koloraj funkcioj: 2=funkciigas cindrajn kolorojn, 1=returnas al koloroj blanka kaj nigra, 3=funkciigas aliajn kolorojn, kun kodoj RGB (RGB=rugxa, verda kaj blua koloroj, kun valoroj 0 gxis 255 por cxiu koloro, respektive). Kiam oni klakas la butonon 3 la antauxa butono A1 nun oni nomas a1, kun la funkcio R, poste la antauxa butono A2 oni nomas a2 kun la funkcio G. En cxi
tiu nova funkcio la butonoj estas nomitaj per malgrandaj literoj. a3=funkcio B, b1=konturo, b2=fundo de la etikedo, b3=fundo de la panelo, c1=angulo maldekstra supera, c2=angulo dekstra malsupera. Oni observas ke c1 kaj c2 funkcias nur por figuroj ortangulaj aux kvadrataj. Por elekti koloron, ekzemple la rugxa (RGB=255, 0, 0), suficxas skribi la numeron 255 pere de la muso, poste oni devas klaki sur la rugxa litero R. Poste skribi la numeron 0 kaj klaki sur la verda litero G, kaj post sur la litero blua B. Nun la kodo povas esti translokata por kolori cxiun ajn porcion de la etikedo aux la tuta fundo de la panelo. Kiam oni elektas malsamajn kolorojn oni povas atingi kromatan harmonion.

Bonvolu sendi viajn komentariojn.

Tabelo de temoj.
 
Prezento
Arto Gxenerala Etikedoj