Lasta Gxisdatigo 27/ 03/ 2001
La aplikprogramo mil2 montras kubon perspektive kaj sep butonojn kun Miller indicoj (1 0 0), (2 0 0) gxis (1 1 1), ampleksante la elektitajn grupojn de kristalaj planoj, por ekzempli reciprokajn rilatojn, paralelismon kaj perpendikularismon en la programa desegno mem. La plana sekvo (1 0 0), (2 0 0) kaj (5 0 0) montras grafike reciprokan rilaton inter la Miller indicoj de la plano kaj ties respektiva malproksimigxo de la origino. La sekvo ankaux montras percepteblan paralelismon per komparo de la prezentitaj figuroj en la programo mil2 kaj indikita per proporcieco interla indicoj h, k kaj l de du paralelaj planoj. Oni rimarkas ke la plano (1 0 0) koincidas kun la plano de la faco de la kubo. Plano (5 8 2) estas generala ekzemplo. En la fino de la listo, la plano kun Miller indicoj (1 1 1) havas specialan gravecon por esti uzata por nomi facon de okedro (kiam orientita per 3 kvaternaraj aksoj koincidaj kun la aksoj x, y kaj z). La du ceteraj planoj estas perpendikularaj inter si.
Bibliografio
1. Brown, F.C., Física de los Sólidos, Editorial Reverté, S.A., Barcelona, 1970.
2. Keer, H.V., Principles of the Solid State, John Wiley & Sons, New York, 1993.
3. Kittel, C., Introduction to Solid State Physics, John Wiley & Sons, New York, 1996.
4. Stout, G.H. kaj Jensen, L.H., X-ray Structure Determination, Macmillan, London, 1972.
5. Woolfson, M.M., X-ray Crystallography, Cambridge at the University Press, London, 1970.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.