Lasta Gxisdatigo 29/ 01/ 2002
La supra figuro permesas sencxesan turnigxadon de la projekcio en perspektivo de la baza cxelo kuba de la tipo F de la ora kristalo cxirkaux unu de la kvaternaraj aksoj, per treno de la verda kvadrato per la muso. Oni sukcesas rotaciojn en antauxdeterminitaj intervaloj kiam oni klakas 0o , 90o gxis 360o. Du punktoj restas senmovaj dum la rotacio cxar ili lokigxas laux la simetria akso menciita.
Oni rimarkas ke la baza cxelo por la oro enhavas 4 punktojn de la reto, rezultantajn de la sumo de 1/8 de la punkto de la verticoj kaj de la centraj punktoj de la facoj, cxiuj punktoj signifante unu oratomon reprezentitan per flava sfero. La denseco kalkulita ekde la molara masso de oro (196,97 g) kaj de la egxo de la baza cxelo kies distanco determinita per difrakto de iksradioj[1] estas 4,0786 A (aux 0,40786 nm) rezultigas 19,28 g/mL, kiu estas egala al la denseco de la oro kies pureco estas 99,997%.
Bibliografio
1. L.G. Berry (Editor), Selected Powder Diffraction Data for Minerals, Joint Commitee on Powder Diffraction Standards, Pennsylvania, 1974.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.