Lasta Gxisdatigo 31/ 01/ 2002
Celo
Faciligi la komprenon de dinamika ekvilibro, per simpla arta modelo de kemio, uzante programon de movpleneco grafika, en kiu la nombro de atomoj en solida stato ne sxangxas, sed multaj morfologiaj dispozicioj estas eblaj. Tri malsamaj arangxoj aperas en aleatoraj tempoj kaj sekvoj.
Enkonduko
La movpleneco montras hipotezan situacion de malgranda kvanto da 31 atomoj de solida oro cxirkauxita de 40 atomoj de likva oro laux du dimensioj. Cxiu flava disko reprezentas oratomon. La diskoj en movo reprezentas tavolon de atomaj paroj en likva stato en orda vibrado, kies ordo esta sugestita per la fakto ke ili estas tre proksimaj de la orkristalo. La senmovaj diskoj reprezentas oratomojn de la faco kun Miller indicoj (100) de la kristalo en dinamika ekvilibro kun la likvajxo en la temperaturo de fandigxa punkto 1064,18 oC. La likva materialo pli malproksima de la kristalo ne estas reprezentita, tamen vibros en aleatora formo, sen iu ajn aparta ordo. La vibrado de atomoj en la solida kristalo ne estas reprezentita, cxar gxi estas de intenseco multe pli malgranda ol tiu de la likvajxo.
La dispozicio de oratomoj en la solida kristalo (en dinamika ekvilibro kun la likvajxo) estas simila al la aro da facoj (100) de la baza orcxelo apudmetitaj, laux reprezentitaj en cxi tiu aplikfiguro.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.