Lasta Gxisdatigo 31/ 10/ 2001
Interaktante en cxi tiu programo, oni povas observi la normalojn al la kristalaj facoj, kiuj produktas la sferan projekcion en perspektivo kaj la stereografian projekcion en konvena orientado.
Niels Steensen (1638-1687) rekonis en 1669 la konstantecon de anguloj diedroj en kristaloj de la sama materialo kreskintaj sub la sama temperaturo kaj premo. Tia propreco konata kiel Steno-legxo, oni uzas por analizaj celoj. Estas lacige desegni la facajn konturojn kristalajn por reprezenti kristalon, cxefe kiam ili posedas plurajn facojn. Praktike oni uzas la normalojn al la fazoj kaj anstataux la diedra angulo, oni trafas ties komplementon, formitan per la normaloj al la facoj desegnitaj ekde origina punkto. En la komenca figuro de cxi tiu aplikprogramo la normaloj al la facoj de la okedro desegnita en perspektivo trapasas la originan punkton elektita arbitre kiel la okedra centro. La interkrucigxo de la normaloj kun la sfera surfaco centrita en la origina punkto produktas la punktojn, kiujn oni nomas facajn polusojn. La aro de la ok facaj polusoj, tiamaniere havigitaj, estas nomataj sfera projekcio de la okedro. La orientado de la okedro rilate al la akso nord-suda de la sfero (signalita de N kaj S) povas esti modifita, per la sxovo de la rulbaro verda per la muso. Kiam oni trafas la orientadon de la okedro, koincidante du kontrauxan verticojn sur la akso nord-suda de la sfero, la programo montras la komunan stereografian projekcion. Post la klako per la muso sur la butono b, oni rimarkas la figuron kun malsamaj koloroj por cxiu normalo kaj koloroj respektive egalaj por cxiu punkto originita en la stereografia projekcio, kiu korespondas al cxiu poluso de la faco. Tiel la normalo indikita de verda koloro, produktas la poluson de la verdkolora faco en projekcio stereografia. La sfera projekcio dependas nur de la normaloj al la facoj, kiel montrite post kiam oni premas la c. Tamen la reprezentado de la okedro sen la uso de la normaloj al la facoj, ne produktas la sferan projekcion, kiel montrite post kiam oni klakas d. La komenca figuro oni povas ree havigi kiam oni klakas a.
Bibliografio
1. Woolfson, M.M., X-ray Crystallography, Cambridge University Press, London, 1970.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.