Lasta Gxisdatigo 28/ 06/ 2000
Malgraux sajna pretendemo, tio eblas cxiam, kiam iu pasxas sur humida gazono pro la roso, provokante elfluigon de akvogutetoj gxis la grundo, irigante la herboradikojn. Ni profitos el tiu fakto por sistemigi eksperimenton, kaj plibonigi mediovivon. Por okazigi gazonirigadon sen akvoelspezo suficxas ruligi tubon sur la herbo, tiel ke rosoakvogutetoj translokigxos gxis la grundon, antaux ol la suno vaporigos akvon sur la folioj. La cxi suba simulado montras kion oni eksplikis, skizante dekduon da herbplantajxoj kun la folioj duontrancxitaj. Kiam oni rulas tubon sur sep plantajxoj humidigitaj de akvogutetoj (signifante la roson), la gutoj reprezentitaj per nigraj punktoj sur la folioj, movigxas kaj elfluigxos gxis la grundon. En la simulado oni montras malhumidajn foliojn (sen la nigraj punktoj) tuj post la rulado de la tubo. Pro tio okazigxas humidigxo en la regiono de la sep plantajoj antauxe humidigitaj, montrita de la milda nigrigxo de la regiono de la grundo per rugxbruna koloro. Kompare, oni rimarkas ke la regiono de la kvin herbplantajxoj ne humidigitaj restas malpli humida cxar la suno vaporigis la roson. Tiamaniere oni povas irigi gazonon cxiam, kiam estos roso sur la herbofolioj. Cxi tiu eksperimento povas esti utila en humidaj regionoj kie vivas homoj malricxaj aux en humidaj regionoj sed ne pluvemaj.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.
Prezento | ||
Agronomio | Gazono | Irrigacio sen akvoelspezo |