Antauxa Gxisdatigo 22/ 03/ 2004
Lasta Gxisdatigo 19/ 10/ 2007
La celo de cxi tiu mallonga artikolo ne estas ripeti historion. Aliflanke,
la historio ripetigxas aliloke, laux la leganto povas rekoni.
Ambaux muregoj estas 8 metroj da alteco, la antikva en Cxinio kaj la
nova em Media Oriento. Sendube ambaux estis konstruitaj por grandigi la
defendojn kaj malproksimigi tiujn, kiuj havas malsamajn ideojn. La antikva
murego montrigxis senefika...
Kelkaj demandoj (d) kaj eblaj respondoj (r) sekvos, cele direkti la sekvenco de la artikolo, kaj sugesti argumentojn por komunikado kun aliaj kaj la auxtoro.
d) Kial la samo ripetigxas se la historio montris ties senefikecon?
r) Oni konsideru la jenan eblecon: parto de la grupo kiu konstruis la novan muregon estas la reenkarnigxo de iuj antikvaj cxinoj respondecaj por la konstruado de la malnova murego. La estinta kaj la estanta tempoj kombinigxas. Cetere, iuj homoj estas vere persistaj.
d) Cxu tio signifas ke cxinaj homoj nepre estas envolvitaj kun la konstruado de la nova mediorienta murego?
r) La fizika korpo kaj la naskigxloko ne estas limaj kondicxoj. La cxefa forto estas la emocia inteligenteco. La sama modelo validas por aliaj muregoj aliloke.
d) Cxu reenkarnigxo okazas sen progreso?
r) La progreso oni facile observas. La malnova cxina murego ne estis reciklita antaux oktobro 2007, kiam gxi estis disponita kiel loko por internacia moda defilo. La nova mediorienta murego eble estos komplete reciklita estonte. La platajxoj de 8 metroj da alteco certe estos sxangxitaj en milda surfaco por la Granda Sxoseo de la Amo. Cxi tiu sxoseo oni povos uzi por disdoni amikecon, komforton kaj komercan el la Mediteranea Maro gxis la Persa Golfo. Regionaj civitanoj kaj internaciaj turistoj plibonigxos per tiel bela kunligajxo.
d) Cxu la auxtoro de cxi tiu artikolo kredas je revoj aux tio estas utopio?
r) Eble estu pli bone kredi ke la nuna premsongxo de Media Oriento finigxos kaj ke la utopio estu nur tempdependa.
Alklako de la butono “2004+...” markita en la figuro aperigos nekompleta skemon kiu reprezentas la transformigxo de la nunaj kondicxoj en felicxa societemo.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.
Prezento | ||
Alia | La Granda Murego de Chinio kaj la Granda Sxoseo de la Amo | |
Posxagendo | ||
Studo de la oblikva kaj orta referencialo | ||
Studo de referencialo tute oblikva kaj de orta referencialo |