Lasta gxisdatigo 14/ 03/ 2004
Klako sur iu ajn butono dekstre de la figuro funkciigas unu el la kvin simetriaj aksoj de la kristala romboedra sistemo sur faca poluso en stereografia projekcio. Inter la 32 punktaj grupoj de simetrielementoj, kiujn oni studas en kristalografio, la romboedra sistemo akceptas la grupojn de simetrielementoj prezentitajn en la kolumno kun kvin butonoj dekstre de la figuro. La unua butono funciigas la trian klason, en kiu ekzistas nur ternara akso. La dua butono funkciigas nepropran trian ordan klason, la du sekvantaj funkciigas klasojn , kie ekzistas spegula plano kiu entenas akson kaj la lasta funkciigas paron da simetriaksoj: unu de tria ordo kaj alia de dua ordo.
Por obteni alian komencan punkton en malsama pozicio suficxas klaki la cirklon.
Ekzercoj
1)Kiom estas la angulo inter la dua akso kaj la tria akso en la klaso 32?
2) Kiom da binaraj aksoj estas en la klaso 32?
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.