Lasta Gxisdatigo 16/ 05/ 2000
La prezentado speciala de ripetivaj ordigitaj kurboj laux unu aux du spacaj direktoj, en rektoj, planoj aux pluraj kurboj altiris atenton. Organizado de pluraj materialoj de vegetala, animala kaj minerala regnoj sekvas matematikajn legxojn bone difinitaj, ebligante la komprenon de faceto de la naturo. En kemio, oni studas ecojn rilatajn simetrie al analizaj celoj, tiel ke elmontro de distribuo sekva de partoj sukcesas informi kaj simpligi la identeco de studobjekto. Rotacio de provajxo povas farigxi ebleco de esplorado. Se identa figuro estos observata kiam oni turnigas provajxon, antaux ol plenigi kompletan rotacion (360o aux 2p radianoj) oni havas simetrian akson. Pluraj simetriaj elementoj ekzistas, krom simetria akso, ekzemple, simetria plano, inversocentro, aksoj de rotaciinverso kaj de rotacireflekto, akso de rotacitranslacio, planoj de transreflekto kaj ankaux la spaca translacio. Post la identiga elemento, prezentita por iu ajn objekto, kiam oni gxin turnigas de 2p radianoj cxirkaux iu ajn akso, la rotacia akso binara ekzistas kiam la provajxo ripetas la saman komencan figuron post rotacio de p radiano. Nunokaze, la reprezentado estas C2 laux A.Schoenflies, aux 2 laux Hermann-Maugin. La aplikfiguro (applet) montras reprezenton de etileno, kies molekulo konsistas el du karbonatomoj, interligitaj per duoblaj ligoj kaj reprezentitaj per nigraj buloj, kaj kvar hidrogenoj, du ligitaj al sama karbonatomo, reprezentitaj per bluaj buloj. Kemian ligon oni desegnas per streko kiu kunligas la atomojn. La molekulon oni povas turnigi sinsekve cxirkaux perpendikulara akso rilate al ekranplano, kiu koincidas kun la molekulplano, per la treno de verda kvadrato kiam indikita de la tajsigno, kun la musbutono premita. Krom tio, la molekulo povas esti turnigata de duonturno, nur per klikado de butono 0o aux 180o. Estos interesa certigi la ekziston aux ne ekziston de la menciita simetria elemento sur la ok malsamaj molekuloj elektitaj, tio estas, kun la kvar egalaj atomoj, kun unu aux du malsimilaj atomoj, laux la elekto, kiam oni klakas la koncernajn flankajn butonojn.
Bibliografio
SHUBNIKOV, A.V. e KOPTSIK, V.A., Symmetry in Science and Art, Plenum Press, N.Y., 1974.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.