SIMETRIO, AKSO DE ROTACIO 2, 3 KAJ 6 EN BENZENO

Lasta Gxisdatigo 26/ 05/ 2000

Angle/ Esperante/ France/ Portugale

Benzenmolekulo estas prezentata komence kun la butono A=B=C=C=E=F aktivigita, kiu montras ses nigrajn karbonatomojn kaj ses bluajn hidrogenatomojn. Kiam oni klakas sur la butono A=X la montrota molekulo estos benzeno kun unu malsama anstatauxanto por hidrogeno, ekzemple, klorobenzeno, montrita en la figuro per verda bulo por la kloratomo. La tri sekvantaj butonoj A=X,B=X/ A=X,C=X/ A=X,D=X montras molekulojn tiajn, kiaj orto-diklorobenzeno, meta-diklorobenzeno kaj para-diklorobenzeno. Tri lastaj butonoj de la kolumno reprezentas du anstatauxantojn en pluraj pozicioj en benzeno. Malsamaj molekuloj povas esti ekzamenataj per la modelo simulita, nur se oni indikas la reprezentadon de anstatauxantatomojn (bromo, jodo, ktp) aux radikaloj (metil, hidroksil, ktp) per verda bulo. Kiam oni turnigas molekulon cxirkaux perpendikulara akso al planmolekulo trapasanta la centron de sesangulo difinita de la karbonatomoj, oni sukcesas rekoni eblan ekziston aux neekziston de simetria akso laux la supra direkto. Dum la rotacio, se okazos la saman molekulon por cxiu 60o aux 2p/6 radianoj, la rotaciakson oni nomas sesara aux sesorda akso, simboligita 6 (laux internacia signaro de Hermann Mauguin) aux C6 (signaro de Schoenflies). Se la sama figuro revenos interspace de 120o aux 2p/3 radianoj, rotaciakson oni nomas ternara, simboligita 3 aux C3. Se la ripetado okazos por cxiu 180o aux p radianoj, rotaciakson oni nomas binara, reprezentita per 2 aux C2. Kiam la ripetado okazos nur post turnigo kompleta, gxi havas nur la akson 1, nomita identajxo, kiu ekzistas por cxiu molekulo. La rotacion de la molekulo oni povas trafi en kontinua modo, trenante la flava kvadrato indikita per la tajpsigno kaj kun la musbutono premita. Ekzaktajn rotaciojn de 60o oni povas efektivigi, klakante sur la koncernaj butonoj en horizontala sekvo. Oni invitas la interesatojn esplori la koncernajn rotaciajn (aux simetriajn) aksojn, por cxiu el la ok malsamaj molekuloj. Aliaj simetriaksoj aux aliaj simetrielementoj en pluraj direktoj ne estos esplorataj cxi tie. Eble, estos interesa studi la simetrion de iu ajn objekto, ekzemple, en kristalografiaj esploroj.

Bonvolu sendi viajn komentariojn.

Tabelo de temoj.
Prezento
Kemio Analiza Elementa organika analizo
Kromatografio
Volumena analizo, simulado
Gxenerala Denseco
Elektrokemia pilo
Konformigxoj de butano
Konformigxoj de etano
Oksido kaj redukto
Rimedoj de kemia edukado informadikigita: akvo, sano kaj simetrio
Solida kaj likva oro
Kristalografio Bidimensiaj grupoj de simetrio
Binara akso kaj simetria plano en stereografa projekcio
Bravais Retetoj
De la kvaredro al la prismo
Demando pri punkta grupo
Determino de la modelo-cxelo
Du klasoj de la triklina sistemo
Ekvacioj de la rekto kaj simetrielementoj
Elementoj de simetrio funkciante - animado
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de dekduedro
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de dudekedro
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de kubo
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de kvaredro
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de okedro
Estingoj
Ewaldsfero kaj kristalaj mezuroj
Foresto de kvinangula akso en kristalografio
Gnomona projekcio
Gxeminaj kristaloj
Konusaj sekcioj sub simetrioperatoroj
Konvertoro de sferaj koordinatoj al stereografia projekcio
Kristala reteto kaj modelo-cxelo
Kvin klasoj de la kuba sistemo
Kvin klasoj de la romboedra sistemo
Ludo de indicoj de Miller - animado
Ludo de indicoj de Miller - dodekedro romba
Ludo de indicoj de Miller - kubo
Ludo de indicoj de Miller - kvaredro
Ludo de indicoj de Miller - okedro
Ludo de la simetrielementoj kaj Miller-indicoj
Ludo de la simetrielementoj kaj Miller-indicoj de okedro
Ludo de la simetriplanoj kaj indicoj de Miller de la kvaredro
Miller indicoj
Modelo-cxelo en sesangula reteto
Netauxga simetria akso
Orientigxoj de la kubo
Rotaciaj aksoj en la okedro kaj en Werner komponantoj
Rotaciaj aksoj en kvaredro kaj en organikaj molekuloj
Rotacio de la paralela kaj stereografia projekcio de la kubo
Rotacio de la stereografia kaj paralela projekcio de la kubo - III
Rotacio de objektoj cxirkaux arbitra akso
Rotoinversia akso de kvara ordo en kvaredro
Sep facoj en stereografia projekcio
Sep klasoj de kvarangula sistemo
Sep klasoj de la sesangula sistemo
Ses simetrielementoj laux sep orientadoj
Sfera projekcio de la okedro
Simetrio, akso de rotacio 2
Simetrio, akso de rotacio 2, 3 kaj 6 en benzeno
Simetrio, akso de rotacio 3 en kubo
Simetrio, akso de rotacio 4 en kubo
Simetrio, akso de rotacio 4 en la baza cxelo de la oro
Simetrio en la arto kaj kristalografio
Spegula plano
Stereografia projekcio
Stereografia projekcio de ses pluredroj laux malsamaj orientadoj
Transrotacia akso ternara
Tri klasoj de la monoklina sistemo
Tri klasoj de la ortoromba sistemo