Lasta Gxisdatigo 27/ 08/ 2000
Enkonduko
La aplikfiguro en ^ci tiu pa^go permesas du lernadojn: Unuaelekte, lernadon de simetriaj aksoj de rotacio de kvaredro kaj de piramidaj objektoj de triangula bazo kun pluraj komponantoj sur la verticoj. La alia elekto permesas la lernadon de absoluta figuri^go pere de molekulaj modeloj de organikaj molekuloj kun almenaû unu saturita karbono.
Priskribo de aplikado en simetrio
Komence la orientado de la figuro prezentita direktigas la akson de rotoinversio de kvara ordo de la kvaredro perpendikulara al la vidigila ekrano. Laû la elektita objekto kiam oni klakas la malgrandajn strukturojn en la dekstra flanko de la figuro, la nova simetria akso estos la binara akso. ^Ci tiu povas funkcii per la trenado de butono verda de la horizontala rulbar de la figuro. Post transloki^go de la vertikala rulbar, oni povas orientigi la ternaran akson perpendikulara al la vidigila ekrano, laû la simetrio de la elektita objekto.
Sugestita ekzerco de simetrio
Konstati kiujn disponeblajn strukturojn posedas binaran kaj ternaram aksojn, en la spaca orientado montrita en ^ci tiu aplikfiguro kaj kiujn havas pli ol unu simetria akso
Priskribo de aplikado en organika kemio
La absolutan figuri^gon de asimetria karbono de organika molekulo kirala oni povas determini per la helpo de molekula modelo. Se oni havas molekulan modelon oni faras^ci tiun determinadon per reprezentado kaj imagado de molekulo en spaco. ^Ci tiu postulas eksperton kaj spacan vidadon. Tamen la molekulo ne ^ciam estas prezentata per la taûga orienti^go, por la direkta determinado de ties absoluta figuri^go. Ekzemple, kiam grupo de malpli granda antaûeco estos pli malproksima de la observanto, la determinado de figuri^go estas rekta. Sufi^cas desegni sagon laû la direkto de antaûeco malkreskanta de la aliaj grupoj. Se la molekulon oni prezentas en iu ajn direkto, oni ^gin devas turnigi ^gis celi la taûgan direkton. ^Ci tiu aplika^jo estis farita cele al helpi lernanton determini la absolutan figuri^gon de hipotezaj aû realaj molekuloj dum la spaca vidado estos perfekti^ganta.
Sugestita ekzerco de organika kemio
Determini la absolutan figuri^gon de la molekulo bromoklorofluorometano, supozante ke la bromatomo estas ru^ga, la kloratomo verda, la fluoratomo blua kaj la hidrogenatomo flava.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.